WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
2 Kronikoj 15
17 - Tamen la altaĵoj ne estis forigitaj ĉe Izrael; sed la koro de Asa estis perfekta dum lia tuta vivo.
Select
1 - Sur Azarjan, filon de Oded, venis la spirito de Dio.
2 - Kaj li eliris antaŭ Asan, kaj diris al li: Aŭskultu min, ho Asa kaj ĉiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj: la Eternulo estas kun vi, kiam vi estas kun Li; kaj se vi Lin serĉos, vi Lin trovos, sed se vi Lin forlasos, Li forlasos vin.
3 - Dum longa tempo Izrael estos sen la vera Dio, sen instruanta pastro, kaj sen instruo;
4 - sed en sia mizero ili returnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael; kaj ili serĉos Lin, kaj Li trovigos Sin al ili.
5 - En tiu tempo ne havos pacon la eliranto nek la eniranto, ĉar grandaj tumultoj estos ĉe ĉiuj loĝantoj de la landoj.
6 - Nacio disbatos nacion kaj urbo urbon, ĉar Dio konfuzos ilin per diversaj malfeliĉoj.
7 - Sed vi estu kuraĝaj, kaj ne faligu viajn manojn; ĉar ekzistas rekompenco pro viaj faroj.
8 - Kiam Asa aŭdis tiujn vortojn kaj la profetaĵon de la profeto Oded, li kuraĝiĝis, kaj elĵetis la abomenindaĵojn el la tuta lando de Jehuda kaj de Benjamen, kaj el la urboj, kiujn li venkoprenis sur la monto de Efraim; kaj li renovigis la altaron de la Eternulo, starantan antaŭ la portiko de la Eternulo.
9 - Kaj li kunvenigis ĉiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn, kaj la kun ili loĝantajn enmigrintojn el la tribo de Efraim, de Manase, kaj de Simeon; ĉar ili en granda nombro transiris al li de Izrael, kiam ili vidis, ke la Eternulo, lia Dio, estas kun li.
10 - Kaj ili kunvenis en Jerusalemon en la tria monato de la dek-kvina jaro de la reĝado de Asa.
11 - Kaj ili alportis en tiu tago oferojn al la Eternulo el la militakiraĵo, kiun ili venigis: sepcent bovojn kaj sep mil ŝafojn.
12 - Kaj ili faris interligon, ke ili strebados al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo,
13 - kaj ke ĉiu, kiu ne turnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael, devas morti, ĉu tio estas malgranda, ĉu granda, ĉu viro, ĉu virino.
14 - Kaj ili ĵuris al la Eternulo per laŭta voĉo, per ĝojkriado, per trumpetoj kaj kornoj.
15 - Kaj ĉiuj Judoj ĝojis pri la ĵuro, ĉar ili ĵuris el sia tuta koro, ili serĉis Lin kun plena fervoro, kaj Li trovigis Sin al ili. Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon ĉirkaŭe.
16 - Kaj eĉ Maaĥan, la patrinon, la reĝo Asa senigis je ŝia titolo de reĝino, pro tio, ke ŝi faris idolon por Aŝtar. Kaj Asa dishakis ŝian idolon, dispecigis ĝin kaj forbruligis ĉe la torento Kidron.
17 - Tamen la altaĵoj ne estis forigitaj ĉe Izrael; sed la koro de Asa estis perfekta dum lia tuta vivo.
18 - Li enportis en la domon de Dio la konsekritaĵojn de sia patro, kaj siajn proprajn konsekritaĵojn, arĝenton kaj oron kaj vazojn.
19 - Kaj ne estis milito ĝis la tridek-kvina jaro de la reĝado de Asa.
2 Kronikoj 15:17
17 / 19
Tamen la altaĵoj ne estis forigitaj ĉe Izrael; sed la koro de Asa estis perfekta dum lia tuta vivo.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget